1 Skribo kaj elparolo
1.1 Literoj
Jen la alfabeto de Esperanto:Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z
Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z
Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo
1.1.1 Majuskloj kaj minuskloj
Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero). La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni kutime uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo.
1.1.2 Supersignoj
Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.
Kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, oni povas uzi alternativan skribon. La oficiala alternativo estas la H-skribo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto. En la H-skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u. En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
علاقه مندی ها (Bookmarks)